La evangelio laŭ Luko 1

<< La evangelio laŭ Luko 1 >>
Luke 1 Esperanto
 

1Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni, 2kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto, 3ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo, 4por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.

5En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto. 6Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo. 7Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.

8Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo, 9laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi. 10Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado. 11Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. 12Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. 13Sed la anĝelo diris al li:Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. 14Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo. 15Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. 16Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. 17Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.

18Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo:Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon. 19Kaj la anĝelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. 20Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe.

21Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo. 22Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta. 23Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.

24Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravediĝis, kaj kaŝis sin kvin monatojn, dirante: 25Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riproĉon inter homoj.

26Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, 27al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. 28Kaj li venis al ŝi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. 29Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. 30Kaj la anĝelo diris al ŝi:Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio. 31Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. 32Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; 33kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. 34Kaj Maria diris al la anĝelo:Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron? 35Kaj la anĝelo responde diris al ŝi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. 36Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta. 37Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla. 38Kaj Maria diris:Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.

39Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo; 40kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton. 41Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito, 42kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris:Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. 43Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? 44Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro. 45Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo.

46Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,

47Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

48Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

49Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.

50Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.

51Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

52Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.

53Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.

54Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.

55Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

56Kaj Maria loĝis ĉe ŝi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.

57Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu ŝi devis naski; kaj ŝi naskis filon. 58Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi.

59Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro. 60Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano. 61Kaj ili diris al ŝi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo. 62Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata. 63Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene:Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris. 64Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion. 65Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio. 66Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante:Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.

67Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

68Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

69Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,

70Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,

71Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

72Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;

73La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

74Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,

75En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.

76Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,

77Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,

78Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,

79Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

80Kaj kreskis la infano kaj fortiĝis en spirito, kaj estis en la dezertoj ĝis la tago de sia ekmontriĝo al Izrael.