Moseo 1: Genezo 24
Esperanto
1Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda agxo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en cxio. 2Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron; 3kaj mi jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas; 4sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak. 5Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris? 6Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien. 7La Eternulo, la Dio de la cxielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon-Li sendos Sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie. 8Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon ne revenigu tien. 9Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj jxuris al li pri tiu afero.

10Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Nahxor. 11Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, cxe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por cxerpi akvon. 12Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaux kaj faru favorkorajxon al mia sinjoro Abraham. 13Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por cxerpi akvon; 14kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn kamelojn-sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro.

15Kaj antaux ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Nahxor, frato de Abraham; kaj sxia krucxo estis sur sxia sxultro. 16Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraux ne ekkonis viro. Kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian krucxon kaj iris supren. 17Kaj la sklavo kuris al sxi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via krucxo. 18Kaj sxi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian manon, kaj sxi donis al li trinki. 19Kaj kiam sxi suficxe lin trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis ili finos trinki. 20Kaj rapide sxi elversxis el sia krucxo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por cxerpi por cxiuj liaj kameloj. 21Kaj la viro admiris sxin silente, por konvinkigxi, cxu la Eternulo prosperigis lian vojon aux ne.

22Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro. 23Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton? 24Kaj sxi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun sxi naskis al Nahxor. 25Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi tradormu la nokton. 26Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo. 27Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.

28Kaj la junulino kuris, kaj rakontis tiujn aferojn en la domo de sia patrino. 29Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban. Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto. 30Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li auxdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro-tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras cxe la kameloj apud la fonto. 31Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaux lokon por la kameloj. 32Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furagxon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li. 33Kaj estis metita antaux li mangxo; sed li diris: Mi ne mangxos, antaux ol mi diros mian aferon. Kaj tiu diris: Parolu. 34Kaj li diris: Sklavo de Abraham mi estas. 35Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li farigxis granda; kaj Li donis al li sxafojn kaj bovojn kaj argxenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn. 36Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam sxi maljunigxis; kaj li donis al li cxion, kion li havis. 37Kaj mia sinjoro jxurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi logxas. 38Nur al la domo de mia patro iru kaj al mia familio, kaj prenu edzinon por mia filo. 39Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi? 40Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaux kiu mi iradis, sendos Sian angxelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro. 41Tiam vi estos libera de mia jxuro, kiam vi venos al mia familio; kaj se ili ne donos al vi, vi estos libera de mia jxuro.

42Kaj mi venis hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras! 43Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por cxerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via krucxo, 44kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por viaj kameloj mi cxerpos -tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro.

45Antaux ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj sxia krucxo estas sur sxia sxultro; kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj cxerpis. Kaj mi diris al sxi: Volu trinkigi min. 46Kaj rapide sxi deprenis sian krucxon de la sxultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaux viajn kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaux la kamelojn sxi trinkigis. 47Kaj mi demandis sxin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj sxi diris: Filino de Betuel, filo de Nahxor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur sxian nazon kaj la braceletojn sur sxiajn manojn. 48Kaj mi klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per gxusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia sinjoro por lia filo. 49Kaj nun se vi volas fari favorkorajxon kaj gxustajxon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaux diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aux maldekstren.

50Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis cxi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aux bonan. 51Jen Rebeka estas antaux vi; prenu sxin kaj iru, kaj sxi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.

52Kaj kiam la sklavo de Abraham auxdis iliajn vortojn, li klinigxis gxis la tero al la Eternulo. 53Kaj la sklavo elprenis argxentajxojn kaj orajxojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al sxia frato kaj al sxia patrino. 54Kaj mangxis kaj trinkis li kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton. Kaj kiam ili levigxis matene, li diris: Lasu min for al mia sinjoro. 55Tiam sxia frato kaj sxia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaux dek tagojn, poste vi iros. 56Kaj li diris al ili: Ne retenu min, cxar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro. 57Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion sxi diros. 58Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al sxi: CXu vi iros kun cxi tiu viro? Kaj sxi diris: Mi iros. 59Kaj ili forsendis sian fratinon Rebeka kaj sxian nutrintinon kaj la sklavon de Abraham kaj liajn homojn.

60Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.

61Kaj levigxis Rebeka kaj sxiaj servistinoj kaj sidigxis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris.

62Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto- Vidanto; li logxis en la suda lando. 63Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komencigxis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj. 64Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj sxi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo. 65Kaj sxi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj sxi prenis la kovrotukon kaj kovris sin. 66Kaj la sklavo rakontis al Isaak cxion, kion li faris. 67Kaj Isaak enkondukis sxin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj sxi farigxis lia edzino, kaj li ekamis sxin. Kaj Isaak konsoligxis pri sia patrino.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 23
Top of Page
Top of Page