La evangelio laŭ Luko 2
Esperanto
1Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la tuta mondo estu registrita. 2CXi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. 3Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo. 4Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David, 5por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis graveda. 6Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo. 7Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo.

8Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon. 9Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj ili timis per granda timo. 10Kaj la angxelo diris al ili:Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; 11cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. 12Kaj jen la signo por vi:vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo. 13Kaj subite estis kun la angxelo amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:

14Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.

15Kaj kiam la angxeloj foriris de ili en la cxielon, la pasxtistoj diris unu al alia:Ni jam iru gxis Bet-Lehxem, kaj vidu cxi tiun okazintajxon, kiun la Eternulo sciigis al ni. 16Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kusxantan en la staltrogo. 17Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri cxi tiu infano. 18Kaj cxiuj auxdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la pasxtistoj. 19Sed Maria konservis cxiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. 20Kaj la pasxtistoj revenis, glorante kaj lauxdante Dion pri cxio, kion ili auxdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

21Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.

22Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, 23kiel estas skribite en la legxo de la Eternulo:CXiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dedicxita al la Eternulo; 24kaj por alporti oferon laux tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo:Paron da turtoj, aux du kolombidojn.

25Kaj jen en Jerusalem estis viro, kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis kun li. 26Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo. 27Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo, 28tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:

29Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laux Via vorto, en paco,

30CXar miaj okuloj vidis Vian savon,

31Kiun Vi preparis antaux la vizagxo de cxiuj popoloj,

32Lumon por malkasxo al la gentoj, Kaj gloron de Via popolo Izrael.

33Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio, kio estis parolita pri li; 34kaj Simeon ilin benis, kaj diris al Maria, lia patrino:Jen cxi tiu estas metita por la falo kaj levigxo de multaj en Izrael, kaj por signo kontrauxparolata; 35kaj ankaux vian animon glavo trapasos; por ke la pensoj de multaj koroj malkasxigxu.

36Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Asxer (sxi estis grandagxa, logxinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, 37kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj pregxoj nokte kaj tage. 38Kaj alveninte gxuste en tiu horo, sxi dankis Dion, kaj parolis pri li al cxiuj, kiuj atendadis la elacxeton de Jerusalem.

39Kaj kiam ili jam faris cxion, konforme al la legxo de la Eternulo, ili revenis en Galileon, al sia urbo Nazaret. 40Kaj la infano kreskadis kaj fortigxis, plenigxante de sagxeco; kaj la graco de Dio estis sur li.

41Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska festo. 42Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la kutimo de la festo; 43kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; 44sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojagxon, kaj sercxis lin inter siaj parencoj kaj konatoj; 45kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem, sercxante lin. 46Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, auxskultante ilin kaj metante al ili demandojn; 47kaj cxiuj, kiuj auxdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj. 48Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li:Filo, kial vi tiel agis kontraux ni? jen via patro kaj mi sercxis vin kun malgxojo. 49Kaj li diris al ili:Kial vi sercxis min? cxu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? 50Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. 51Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.

52Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj.



Esperanto

Bible Hub

Luke 1
Top of Page
Top of Page