La evangelio laŭ Luko 1
Esperanto
1CXar multaj jam entreprenis arangxi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni, 2kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto, 3sxajnis bone ankaux al mi, esplorinta cxion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo, 4por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.

5En la tagoj de Herodo, regxo de Judujo, estis pastro nomata Zehxarja, el la dejxora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj sxia nomo estis Elizabeto. 6Kaj ambaux estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riprocxo. 7Kaj ili ne havis infanon, cxar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaux estis en profunda agxo.

8Kaj dum li plenumis sian pastradon antaux Dio en la vico de sia grupo, 9laux la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi. 10Kaj la tuta amaso de la popolo pregxis ekstere dum la horo de la incensado. 11Kaj aperis antaux li angxelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado. 12Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo. 13Sed la angxelo diris al li:Ne timu, Zehxarja; cxar via pregxo estas auxdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano. 14Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos pro lia naskigxo. 15CXar li estos granda antaux la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigajxon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino. 16Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio. 17Kaj li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.

18Kaj Zehxarja diris al la angxelo:Per kio mi scios tion? cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan agxon. 19Kaj la angxelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon. 20Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, gxis la tago, kiam tio okazos, cxar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumigxos siatempe.

21Kaj la popolo atendis Zehxarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo. 22Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta. 23Kaj kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.

24Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravedigxis, kaj kasxis sin kvin monatojn, dirante: 25Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj.

26Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, 27al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. 28Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi. 29Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto. 30Kaj la angxelo diris al sxi:Ne timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio. 31Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO. 32Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David; 33kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. 34Kaj Maria diris al la angxelo:Kiel estos tio, cxar mi ne konas viron? 35Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio. 36Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta. 37CXar cxe Dio nenio estas neebla. 38Kaj Maria diris:Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laux via diro. Kaj la angxelo foriris de sxi.

39Kaj en tiuj tagoj Maria levigxis kaj senprokraste vojagxis en la montan regionon, en urbon de Judujo; 40kaj enirinte en la domon de Zehxarja, sxi salutis Elizabeton. 41Kaj kiam Elizabeto auxdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en sxia ventro; kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta Spirito, 42kaj sxi levis sian vocxon per lauxta krio, kaj diris:Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro. 43Kaj pro kio okazas al mi cxi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi? 44CXar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro. 45Kaj felicxa estas sxi, kiu kredis, cxar plenumigxos tio, kio estas dirita al sxi de la Eternulo.

46Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,

47Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto,

48CXar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; CXar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa.

49CXar la Potenculo faris al mi grandajxojn, Kaj sankta estas Lia nomo.

50Kaj Lia boneco estas por cxiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.

51Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

52Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.

53Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.

54Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.

55Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

56Kaj Maria logxis cxi sxi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.

57Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski; kaj sxi naskis filon. 58Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi.

59Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro. 60Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano. 61Kaj ili diris al sxi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo. 62Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata. 63Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene:Lia nomo estas Johano. Kaj cxiuj miris. 64Kaj tuj lia busxo malfermigxis, kaj lia lango liberigxis; kaj li parolis, glorante Dion. 65Kaj timo venis sur cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastigxis rakonto pri cxio tio. 66Kaj cxiuj auxdantoj konservis tion en sia koro, dirante:Kia do estos cxi tiu knabeto? CXar la mano de la Eternulo estis kun li.

67Kaj lia patro Zehxarja plenigxis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

68Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, CXar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elacxeton,

69Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,

70Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,

71Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de cxiuj niaj malamantoj;

72Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;

73La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;

74Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,

75En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn.

76Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, CXar vi iros antaux la vizagxo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,

77Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,

78Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre,

79Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

80Kaj kreskis la infano kaj fortigxis en spirito, kaj estis en la dezertoj gxis la tago de sia ekmontrigxo al Izrael.



Esperanto

Bible Hub

Mark 16
Top of Page
Top of Page