La evangelio laŭ Luko 3
Esperanto
1En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de Abilene, 2dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto. 3Kaj li venis en la tutan regionon cxirkaux Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj,

4kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.

5CXiu valo levigxos, Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos, Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo, Kaj la malglataj vojoj glatigxos;

6Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.

7Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham. 9Kaj la hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

10Kaj la homamasoj lin demandis, dirante:Kion do ni faru? 11Kaj responde li diris al ili:Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru tiel same. 12Venis ankaux impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li:Majstro, kion ni faru? 13Kaj li diris al ili:Ne postulu pli multe, ol estas ordonite. 14Kaj ankaux soldatoj lin demandis, dirante:Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili:Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.

15Kaj kiam la popolo atendis, kaj cxiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, cxu eble li estas la Kristo, 16Johano respondis al cxiuj, dirante:Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 17lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian drasxejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

18Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo. 19Sed Herodo, la tetrarhxo, riprocxite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri cxiuj malbonajxoj, kiujn Herodo faris, 20aldonis al cxio ankaux cxi tion, ke li ensxlosis Johanon en malliberejo.

21Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaux estis baptita, kaj dum li pregxis, la cxielo malfermigxis, 22kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.

23Kaj Jesuo mem, komencante, havis cxirkaux tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli, 24de Mattat, de Levi, de Melhxi, de Janaj, de Jozef, 25de Matatias, de Amos, de Nahxum, de Esli, de Nagaj, 26de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda, 27de Johxanan, de Resa, de Zerubabel, de SXealtiel, de Neri, 28de Melhxi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er, 29de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi, 30de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim, 31de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David, 32de Jisxaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Nahxsxon, 33de Aminadab, de Ram, de HXecron, de Perec, de Jehuda, 34de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Terahx, de Nahxor, 35de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de SXelahx, 36de Kenan, de Arpahxsxad, de SXem, de Noa, de Lemehx, 37de Metusxelahx, de HXanohx, de Jared, de Mahalalel, de Kenan, 38de Enosx, de Set, de Adam, de Dio.



Esperanto

Bible Hub

Luke 2
Top of Page
Top of Page