La evangelio laŭ Luko 4
Esperanto
1Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton 2dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finigxis, li malsatis. 3Kaj la diablo diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu al cxi tiu sxtono, ke gxi farigxu pano. 4Kaj Jesuo respondis al li:Estas skribite:Ne per la pano sole vivos homo.

5Kaj kondukinte lin supren, li montris al li cxiujn regnojn de la mondo en momento da tempo. 6Kaj la diablo diris al li:Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi gxin donas. 7Se do vi adorklinigxos antaux mi, cxio estos via. 8Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu.

9Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren;

10cxar estas skribite: Al siaj angxeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,

11kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

12Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

13Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis estonta tempo.

14Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo. 15Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de cxiuj.

16Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj starigxis, por legi. 17Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:

18La spirito de la Eternulo estas sur mi, CXar Li min sanktoleis, por bonanonci al malricxuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,

19Por proklami favorjaron de la Eternulo. 20Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin rigardis. 21Kaj li ekparolis al ili:Hodiaux tiu skribo plenumigxas en viaj oreloj. 22Kaj cxiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas la filo de Jozef? 23Kaj li diris al ili:Sendube vi diros al mi la jenan sentencon:Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo. 24Kaj li diris:Vere mi diras al vi:Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. 25Kun vereco mi diras al vi:Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis sxlosita la cxielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando; 26kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino. 27Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano. 28Kaj cxiuj en la sinagogo plenigxis de kolero, auxdante tion; 29kaj levigxinte, ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por jxeti lin malsupren. 30Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.

31Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato; 32kaj oni miris pro lia instruado, cxar kun auxtoritato estis lia vorto. 33Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per lauxta vocxo, 34dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? CXu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio. 35Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin. 36Kaj falis miro sur cxiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas cxi tio? cxar kun auxtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras. 37Kaj famo pri li eliris al cxiu loko de la tuta cxirkauxajxo.

38Kaj levigxinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon. Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili petis lin pri sxi. 39Kaj starante super sxi, li admonis la febron; kaj gxi forlasis sxin, kaj sxi tuj levigxis kaj servis al ili.

40Kaj cxe la subiro de la suno cxiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur cxiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin. 41Eliris ankaux demonoj el multaj, kriegante, kaj dirante:Vi estas la Filo de Dio. Kaj severe admonante, li ne permesis al ili paroli, cxar ili sciis, ke li estas la Kristo.

42Kaj kiam tagigxis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj la homamasoj lin sercxis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili. 43Sed li diris al ili:Ankaux al la ceteraj urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; cxar por tio mi estas sendita.

44Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.



Esperanto

Bible Hub

Luke 3
Top of Page
Top of Page