La psalmaro 78
Esperanto
1Instruo de Asaf. Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia busxo.

2Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.

3Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj,

4Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

5Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj,

6Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj.

7Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;

8Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

9La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turnigxis malantauxen en tago de batalo;

10Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;

11Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.

12Antaux iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.

13Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron;

14Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;

15Li fendis sxtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaux el granda abismo;

16Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.

17Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto;

18Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico;

19Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto?

20Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

21Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael;

22CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.

23Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo;

24Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon.

25Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege.

26Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;

27Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;

28Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj.

29Kaj ili mangxis kaj tre satigxis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.

30Sed kiam ili ankoraux ne forlasis sian deziron Kaj ilia mangxajxo estis ankoraux en ilia busxo,

31La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis.

32Malgraux cxio cxi tio ili plue ankoraux pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.

33Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.

34Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin eksercxis, Returnigxis kaj fervore vokis Dion;

35Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikajxo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.

36Sed ili flatis al Li per sia busxo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;

37CXar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.

38Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.

39Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.

40Kiom da fojoj ili cxagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!

41Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.

42Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,

43Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;

44Kiam Li sxangxis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.

45Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin mangxis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;

46Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;

47Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;

48Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn pasxtatarojn al fulmo;

49Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Tacxmenton da malbonaj angxeloj.

50Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne sxirmis kontraux la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;

51Li mortigis cxiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de HXam.

52Kaj Li kondukis kiel sxafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel pasxtataron tra la dezerto;

53Li kondukis ilin en sendangxereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;

54Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;

55Li forpelis antaux ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj logxigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.

56Sed ili incitis kaj cxagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn legxojn ili ne observis;

57Ili defalis kaj perfidigxis, kiel iliaj patroj, Returnigxis, kiel malfidinda pafarko;

58Ili kolerigis Lin per siaj altajxoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.

59Dio auxdis kaj flamigxis, Kaj forte ekindignis kontraux Izrael;

60Li forlasis Sian logxejon en SXilo, La tendon, en kiu Li logxis inter la homoj;

61Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;

62Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraux Sia heredo Li flamigxis.

63GXiajn junulojn formangxis fajro, Kaj gxiaj junulinoj ne estis prikantataj;

64GXiaj pastroj falis de glavo, Kaj gxiaj vidvinoj ne ploris.

65Sed mia Sinjoro vekigxis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.

66Kaj Li batis gxiajn malamikojn malantauxen: Eternan malhonoron Li donis al ili.

67Kaj Li malsxatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;

68Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;

69Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis gxin por cxiam.

70Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de sxafoj.

71De apud la sxafinoj Li venigis lin, Por pasxti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.

72Kaj li pasxtis ilin laux la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 77
Top of Page
Top of Page