La evangelio laŭ Marko 9
Esperanto
1Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.

2Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili; 3kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. 4Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo. 5Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 6CXar li ne sciis, kion respondi, cxar ili tre timigxis. 7Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo:CXi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin. 8Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

9Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj. 10Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la relevigxo el la mortintoj. 11Kaj ili demandis lin, dirante:Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe? 12Kaj li diris al ili:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigas cxion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata? 13Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li cxion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.

14Kaj veninte al la discxiploj, ili vidis grandan homamason cxirkaux ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili. 15Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin. 16Kaj li demandis ilin:Pri kio vi diskutas kun ili? 17Kaj unu el la amaso respondis al li:Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; 18kaj kie ajn gxi kaptas lin, gxi sxiras lin, kaj li sxauxmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukigxas; kaj mi parolis al viaj discxiploj, ke ili elpelu gxin; kaj ili ne povis. 19Kaj li respondis al ili, dirante:Ho senfida generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. 20Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruligxis sxauxmanta. 21Kaj li demandis la patron:De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris:De infaneco. 22Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. 23Kaj Jesuo diris al li:Kiel, se vi povas! CXio estas ebla por kredanto. 24Tuj ekkriante, la patro de la infano diris:Mi kredas; helpu mian nekredemon. 25Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. 26Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, gxi eliris; kaj li farigxis kvazaux mortinto, tiel ke la plimulto diris:Li mortis. 27Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li starigxis. 28Kaj kiam li eniris en la domon, liaj discxiploj aparte demandis lin:Kial ni ne povis elpeli gxin? 29Kaj li diris al ili:CXi tiu speco neniel povas eliri, krom per pregxado.

30Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu. 31CXar li instruadis siajn discxiplojn, kaj diris al ili:La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li levigxos post tri tagoj. 32Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.

33Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin:Pri kio vi diskutis sur la vojo? 34Sed ili silentis; cxar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda. 35Kaj sidigxinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili:Se iu volas esti unua, li estos lasta el cxiuj, kaj servanto de cxiuj. 36Kaj preninte infanon, li starigis gxin meze de ili; kaj cxirkauxbrakinte gxin, li diris al ili: 37Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.

38Johano diris al li:Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas nin. 39Sed Jesuo diris:Ne malpermesu lin; cxar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. 40CXar tiu, kiu ne estas kontraux ni, estas por ni. 41CXar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon.

42Kaj kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron. 43Kaj se via mano faligas vin, detrancxu gxin:estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, 44kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas. 45Kaj se via piedo faligas vin, detrancxu gxin:estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti jxetita en Gehenan, 46kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas. 47Kaj se via okulo faligas vin, elsxiru gxin:estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti jxetita en Gehenan, 48kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas.

49CXar cxiu estos salita per fajro. 50Salo estas bona; sed se la salo farigxis nesala, kiel vi rebonigos gxin? Havu salon en vi, kaj pacigxu unu kun alia.



Esperanto

Bible Hub

Mark 8
Top of Page
Top of Page