La psalmaro 68
Esperanto
1Al la hxorestro. De David. Psalmo-kanto. Levigxu Dio, disjxetigxu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.

2Kiel dispeligxas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandigxas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaux Dio.

3Sed la virtuloj gxojos, gajos antaux Dio, Kaj triumfos gxojege.

4Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; gxoju antaux Li.

5Patro de la orfoj kaj jugxanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta logxejo.

6Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

7Ho Dio, kiam Vi iris antaux Via popolo, Kiam Vi pasxis en la dezerto, Sela.

8La tero tremis kaj la cxielo fandigxis de la vizagxo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizagxo de Dio, Dio de Izrael.

9Bonfaran pluvon Vi versxis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam gxi perdis la fortojn, Vi gxin vigligis.

10Via gento eklogxis tie; Vi pretigis per Via boneco cxion por la malricxulo, ho Dio.

11Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.

12Regxoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

13Kiam vi kusxas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de argxento, Kaj gxiaj plumoj de brilanta oro.

14Kiam la Plejpotenculo dismetis regxojn sur la tero, GXi brilis kiel negxo sur Calmon.

15Monto de Dio estas la monto Basxana, Monto multepinta estas la monto Basxana.

16Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur gxi, Kaj sur kiu la Eternulo logxos eterne?

17Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.

18Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj ecx ribeluloj povas logxi cxe la Eternulo, la Dio.

19Glorata estu mia Sinjoro, cxiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.

20Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.

21Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.

22Mia Sinjoro diris:El Basxan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;

23Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj gxuu de viaj malamikoj.

24Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Regxo, en la sanktejo.

25Antauxe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.

26En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.

27Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.

28Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.

29Pro Via templo en Jerusalem La regxoj alportos al Vi donacojn.

30Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiligxas pro pecoj da argxento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.

31Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.

32Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.

33Kiu regas en la cxielo de la eternaj cxieloj. Jen Li tondras per Sia vocxo, forta vocxo.

34Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.

35Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 67
Top of Page
Top of Page