La agoj de la apostoloj 10
Esperanto
1En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala, 2viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj pregxis al Dio konstante. 3Tiu vidis klare en vizio, cxirkaux la nauxa horo de la tago, angxelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li:Kornelio. 4Kaj cxi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris:Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li:Viaj pregxoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memorajxo antaux Dio. 5Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro; 6li gastas cxe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo. 7Kaj kiam foriris la angxelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj cxiam dejxoris apud li; 8kaj klariginte cxion al ili, li sendis ilin al Jafo.

9Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojagxis kaj alproksimigxis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por pregxi, cxirkaux la sesa horo; 10kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12kaj en gxi trovigxis cxiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj de la tero kaj birdoj de la cxielo. 13Kaj venis vocxo al li:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu. 14Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran. 15Kaj vocxo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 16Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la cxielon.

17Kaj dum Petro spirite embarasigxis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaux la pordo, 18kaj vokis kaj demandis, cxu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas. 19Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li:Jen tri viroj vin sercxas. 20Sed levigxu, kaj malsupreniru, kaj vojagxu kun ili, tute ne hezitante; cxar mi ilin sendis. 21Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris:Jen mi estas tiu, kiun vi sercxas; kia estas la kauxzo, pro kiu vi venis? 22Kaj ili diris:Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta angxelo, ke li venigu vin al sia domo kaj auxdu parolojn de vi. 23Tial li envokis kaj gastigis ilin. Kaj en la sekvanta tago li levigxis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis. 24Kaj la morgauxan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn. 25Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaux liaj piedoj, adorklinigxis al li. 26Sed Petro lin levis, dirante:Starigxu; mi mem ankaux estas homo. 27Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn; 28kaj li diris al ili:Vi mem scias, kiel kontrauxlegxe estas por Judo kamaradigxi aux aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aux malpura; 29tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontrauxdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis?

30Kaj Kornelio diris:Antaux kvar tagoj gxis cxi tiu horo, mi pregxis la nauxahoran pregxon en mia domo; kaj jen antaux mi staris viro hele vestita, 31kaj diris:Kornelio, via pregxo estas auxdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaux Dio. 32Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo. 33Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni cxiuj alestas cxi tie antaux Dio, por auxdi cxion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro.

34Kaj Petro malfermis sian busxon, kaj diris: Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 35sed en cxiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li. 36Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de cxiuj); 37vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano- 38Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun li. 39Kaj ni estas atestantoj pri cxio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignajxo. 40Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, 41ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj. 42Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la jugxisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. 43Pri li cxiuj profetoj atestas, ke per lia nomo cxiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.

44Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur cxiujn, kiuj auxdis la diron. 45Kaj cxiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaux sur la nacianojn estis surversxata la donaco de la Sankta Spirito. 46CXar ili auxdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro: 47CXu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptigxu cxi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni? 48Kaj li ordonis, ke ili baptigxu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraux kelkajn tagojn.



Esperanto

Bible Hub

Acts 9
Top of Page
Top of Page