La psalmaro 18
Esperanto
1Al la hxorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de cxi tiu kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

2La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo.

3Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

4CXirkauxis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;

5La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis, La retoj de la morto min atingis.

6En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.

7Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

8Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.

9Li klinis la cxielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

10Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.

11El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris cxirkaux Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.

12De la brilo antaux Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.

13Kaj la Eternulo ektondris en la cxielo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.

14Li jxetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; JXetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.

15Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la akvoj, Kaj nudigxis la fundamentoj de la universo, De Via minaca vocxo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.

16Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;

17Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

18Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno.

19Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.

20La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

21CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

22CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

23Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

24Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux la pureco de miaj manoj antaux Liaj okuloj.

25Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,

26Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

27CXar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.

28CXar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

29CXar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.

30La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas.

31CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

32Tiu Dio, kiu cxirkauxzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;

33Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj;

34Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.

35Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.

36Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

37Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas.

38Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.

39Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

40Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

41Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

42Mi disflugigas ilin, kiel polvon laux la vento; Kiel stratan koton mi ilin forjxetas.

43Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min cxefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

44Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.

45Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.

46Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:

47Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn,

48Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.

49Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.

50Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 17
Top of Page
Top of Page