La psalmaro 106
Esperanto
1Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

2Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Auxdigos Lian tutan gloron?

3Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en cxiu tempo.

4Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,

5Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi gxoju kun la gxojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.

6Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.

7Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.

8Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.

9Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

10Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.

11Kaj la akvo kovris iliajn kontrauxulojn; Ecx unu el ili ne restis.

12Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.

13Sed baldaux ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.

14Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.

15Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.

16Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.

17Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.

18Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.

19Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo.

20Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon.

21Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,

22Miraklojn en la lando de HXam, Timindajxojn apud la Rugxa Maro.

23Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, starigxis antaux Li cxe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.

24Kaj ili malsxatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.

25Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo.

26Tial Li jxuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,

27Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disjxeti ilin en la landojn.

28Kaj ili aligxis al Baal-Peor, Kaj mangxis oferricevojn de malvivuloj.

29Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastigxis inter ili epidemio.

30Kaj starigxis Pinehxas kaj arangxis jugxon; Kaj la epidemio haltis.

31Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por cxiuj generacioj kaj eterne.

32Kaj ili kolerigis Lin cxe la akvo de Meriba, Kaj pro ili farigxis malbono al Moseo;

33CXar ili maldolcxigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia busxo.

34Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;

35Sed ili miksigxis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;

36Ili servis al iliaj idoloj, Kaj cxi tiuj farigxis reto por ili.

37Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;

38Kaj ili versxis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpurigxis de sango.

39Kaj ili malpurigxis per siaj faroj, Kaj malcxastigxis per siaj agoj.

40Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;

41Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.

42Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de cxi tiuj ili humiligxis.

43Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortigxis pro sia krimeco.

44Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li auxdis ilian kriadon;

45Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedauxris laux Sia granda favorkoreco;

46Kaj Li aperigis kompaton por ili CXe cxiuj iliaj malliberigintoj.

47Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

48Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diru:Amen. Haleluja!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 105
Top of Page
Top of Page