Ijob 9
Esperanto
1Ijob respondis kaj diris:

2Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?

3Se li volus havi kun Li jugxan disputon, Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.

4Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?

5Li forsxovas montojn, kaj ili ecx ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;

6Li skuas la teron de gxia loko, Ke gxiaj kolonoj tremas;

7Li diras al la suno, kaj gxi ne levigxas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;

8Li sola etendas la cxielon, Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro;

9Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;

10Li faras neesploreblajn grandajxojn, Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn.

11Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion ecx ne vidos; Li pasos, kaj mi ecx ne rimarkos Lin.

12Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?

13Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksigxas la helpantoj de Rahab.

14Des pli cxu mi povus respondi al Li, CXu mi povus elekti vortojn kontraux Li?

15Ecx se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian jugxanton.

16Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li auxdis mian vocxon,

17Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.

18Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolcxo.

19Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas jugxon, kiu alvokos min?

20Se mi montros mian pravecon, mia propra busxo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.

21Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.

22CXio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaux pereigas.

23Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas cxe la elprovado de senkulpuloj.

24La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizagxon de gxiaj jugxistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?

25Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;

26Ili forkuris, kiel sxipetoj el kano, Kiel aglo flugas al mangxotajxo.

27Se mi ekpensas:Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:

28Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.

29Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?

30Se mi lavus min per negxa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,

31Ecx tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.

32CXar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaux iri al jugxo.

33Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaux.

34Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;

35Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, CXar ne tia mi estas en mi mem.



Esperanto

Bible Hub

Job 8
Top of Page
Top of Page