La psalmaro 73
Esperanto
1Psalmo de Asaf. Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.

2Sed mi-apenaux ne falsxanceligxis miaj piedoj, Preskaux elglitis miaj pasxoj.

3CXar mi cxagrenigxis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.

4CXar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

5Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

6Tial ilian kolon cxirkauxvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

7Pro graso elmetigxis iliaj okuloj, Superbordigxis en ilia koro la intencoj.

8Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.

9Kontraux la cxielon ili levas sian busxon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

10Tial tien ankaux iras Lia popolo, Kaj ili akvon cxerpas abunde.

11Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas?

12Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas felicxuloj de la mondo kaj atingis ricxecon!

13Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,

14Kaj mi turmentigxas cxiutage Kaj mi suferas punon cxiumatene!

15Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi farigxus perfida al la generacio de Viaj filoj.

16Mi meditis, por kompreni cxi tion; Sed gxi estis malfacila en miaj okuloj,

17GXis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.

18Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi jxetas ilin en pereon.

19Kiel momente ili ruinigxis! Pereis, malaperis de subita teruro!

20Simile al songxo post la vekigxo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.

21Kiam bolis mia koro Kaj turmentigxis mia internajxo,

22Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaux Vi.

23Sed mi cxiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.

24Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.

25Kiu estas por mi en la cxielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.

26Konsumigxas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikajxo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.

27Jen tiuj, kiuj malproksimigxas de Vi, pereas; Vi ekstermas cxiun, kiu perfidigxis al Vi.

28Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti cxiujn Viajn farojn.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 72
Top of Page
Top of Page