De Jakobo 5
Esperanto
1Atentu nun, ricxuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. 2Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj. 3Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron. 4Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. 5Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado. 6Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontrauxstaras al vi.

7Paciencu do, fratoj, gxis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri gxi, gxis gxi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon. 8Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas. 9Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj. 10Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro. 11Jen ni nomas felicxaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi auxdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.

12Sed antaux cxio, miaj fratoj, ne jxuru, nek per la cxielo, nek per la tero, nek per ia alia jxuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub jugxon.

13CXu iu el vi suferas? li pregxu. CXu iu estas gaja? li psalme kantu. 14CXu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili pregxu super li, sxmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; 15kaj la pregxo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li. 16Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio. 17Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li pregxis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj. 18Kaj denove li pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.

19Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos, 20oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.



Esperanto

Bible Hub

James 4
Top of Page
Top of Page