Moseo 2: Eliro 26
Esperanto
1La tabernaklon faru el dek tapisxoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili. 2La longo de cxiu tapisxo estu dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por cxiuj tapisxoj. 3Kvin tapisxoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapisxoj estu ankaux kunigitaj unu kun la alia. 4Kaj faru masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo. 5Kvindek masxojn faru sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn faru sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estas la dua flanko de la kunigxo; la masxoj devas esti reciproke arangxitaj unu kontraux alia. 6Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo farigxu unu tutajxo.

7Kaj faru tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn faru. 8La longo de cxiu tapisxo estu tridek ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapisxoj. 9Kaj kunigu kvin tapisxojn aparte kaj ses tapisxojn aparte, kaj la sesan tapisxon faldu duige antaux la tabernaklo. 10Kaj faru kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

11Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la masxojn, por ke vi kunigu la tendon kaj gxi estu unu tutajxo. 12Kaj el la superflua pendanta parto de la tapisxoj de la kovro, duono de la superflua tapisxa parto superpendu super la malantauxa flanko de la tabernaklo. 13Kaj po unu ulno cxiuflanke el la superflua longo de la tapisxoj superpendu super ambaux flankoj de la tabernaklo, por kovri gxin. 14Kaj faru kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

15Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno. 16Dek ulnoj estu la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo. 17Du pivotoj estu cxe cxiu tabulo, algxustigitaj unu al la alia; tiel faru cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo. 18Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo:dudek tabuloj staru sur la flanko suda. 19Kaj kvardek argxentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj:du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj. 20Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj, 21kaj kvardek argxentaj bazoj por ili, po du bazoj sub cxiu tabulo. 22Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn. 23Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko. 24Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel gxi estu kun ili ambaux; por ambaux anguloj ili estu. 25Tiel estu ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.

26Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo, 27kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente. 28Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj sxovigxu de unu fino gxis la alia. 29Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per oro. 30Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

31Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur gxi. 32Kaj pendigu gxin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj argxentajn bazojn. 33Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo. 34Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo. 35Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.

36Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj; 37kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 25
Top of Page
Top of Page