Kroniko 1 16
Esperanto
1Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis gxin interne de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux Dion. 2Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo. 3Kaj li disdonis al cxiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.

4Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael: 5la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj; 6Benaja kaj Jahxaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj cxiam antaux la kesto de interligo de Dio.

7Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:

8Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.

9Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.

10Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.

11Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.

12Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;

13Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

14Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.

15Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,

16Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak.

17Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon,

18Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

19Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,

20Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,

21Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn;

22Dirante:Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

23Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon.

24Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

25CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super cxiuj dioj;

26CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon.

27Gloro kaj majesto estas antaux Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.

28Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.

29Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

30Tremu antaux Li la tuta tero; Li arangxis ja la mondon, ke gxi ne sxanceligxu.

31GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj:La Eternulo regxas.

32Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas; GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi.

33Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro antaux la Eternulo, CXar Li venas, por jugxi la teron.

34Lauxdu la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia favorkoreco.

35Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.

36Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diris:Amen! kaj gloro al la Eternulo!

37Kaj li restigis tie antaux la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaux la kesto konstante, laux la ordo de cxiu tago; 38kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj HXosa, restis kiel pordegistoj; 39kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaux la logxejo de la Eternulo sur la altajxo en Gibeon, 40por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por cxio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael. 41Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj lauxnome, por kantadi lauxdon al la Eternulo, cxar eterna estas Lia favorkoreco; 42kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaux Dio; kaj la filoj de Jedutun estis cxe la pordego.

43Kaj la tuta popolo disiris cxiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 15
Top of Page
Top of Page