La evangelio laŭ Marko 11
Esperanto
1Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj, 2kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin. 3Kaj se iu diros al vi:Kial vi faras tion? respondu:La Sinjoro bezonas gxin; kaj tuj li sendos gxin cxi tien. 4Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin. 5Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon? 6Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin. 7Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi. 8Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, trancxinte ilin el la kampoj.

9Kaj kriis la antauxirantoj kaj la sekvantoj:Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo;

10Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

11Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li cxirkauxrigardis cxion, kaj la horo jam vesperigxis, li foriris al Betania kun la dek du.

12Kaj la morgauxan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis. 13Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur gxi; kaj veninte al gxi, li trovis nenion krom folioj, cxar la tempo de figoj ankoraux ne venis. 14Kaj responde li diris al gxi:Neniu por cxiam mangxu frukton el vi. Kaj auxdis la discxiploj.

15Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj; 16kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. 17Kaj li instruis, kaj diris al ili:CXu ne estas skribite:Mia domo estos nomata domo de pregxo por cxiuj popoloj? Sed vi faris gxin kaverno de rabistoj. 18Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj auxdis tion, kaj sercxis, kiamaniere pereigi lin; cxar ili timis lin, cxar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

19Kaj kiam vesperigxis, li eliris el la urbo.

20Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj. 21Kaj rememorinte, Petro diris al li:Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis. 22Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio. 23Vere mi diras al vi:Se iu diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu gxin havos. 24Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, pregxante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi gxin havos. 25Kaj kiam vi staras pregxante, pardonu, se vi havas ion kontraux iu; por ke ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, pardonu al vi viajn erarojn. 26Sed se vi ne pardonos, ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, ne pardonos viajn erarojn.

27Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li cxirkauxiris en la templo, la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj venis al li, 28kaj diris al li:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? aux kiu donis al vi tian auxtoritaton, ke vi faru cxi tion? 29Sed Jesuo diris al ili:Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion. 30La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj? respondu al mi. 31Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros:Kial do vi ne kredis al li? 32Sed se ni diros:El homoj-ili timis la popolon, cxar cxiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto. 33Kaj responde ili diris al Jesuo:Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.



Esperanto

Bible Hub

Mark 10
Top of Page
Top of Page