Al la efesanoj 1
Esperanto
1Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo: 2Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

3Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo; 4kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo; 5antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo, 6al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; 7en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco, 8kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento, 9sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li, 10por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero; 11en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo; 12por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo; 13en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, 14kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.

15Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al cxiuj sanktuloj, 16ne cxesas danki pro vi, vin nomante en miaj pregxoj; 17por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li; 18dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj, 19kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto, 20kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj, 21multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta; 22kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio, 23kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.



Esperanto

Bible Hub

Galatians 6
Top of Page
Top of Page