Moseo 4: Nombroj 15
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon de via logxado, kiun Mi donas al vi, 3kaj vi faros fajroferon al la Eternulo, bruloferon aux bucxoferon, plenumante sanktan promeson aux farante memvolan oferon, aux en viaj festoj, por fari agrablan odorajxon al la Eternulo el grandaj brutoj aux el malgrandaj: 4tiam la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da oleo; 5kaj da vino por versxofero kvaronon de hino aldonu al la brulofero aux al la bucxofero al cxiu sxafido. 6Kaj cxe sxafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun triono de hino da oleo. 7Kaj da vino por versxofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 8Kaj se bovidon vi alportos kiel bruloferon aux bucxoferon, por plenumi sanktan promeson, aux kiel pacoferon al la Eternulo, 9tiam kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno, miksita kun duono de hino da oleo; 10kaj da vino por versxofero alportu duonon de hino kiel fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

11Tiel oni devas fari cxe cxiu bovo aux cxe cxiu sxafo aux cxe brutido el sxafoj aux kaproj. 12Laux la nombro de la oferoj, kiujn vi faros, agu tiel cxe cxiu, laux ilia nombro. 13CXiu indigxeno faru tion tiamaniere, alportante fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

14Kaj se logxas inter vi fremdulo aux kiu ajn estas inter vi en viaj generacioj, kaj li alportos fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo, tiam li faru tiel, kiel vi faras. 15Por la tuta komunumo devas esti unu legxo, por vi kaj por la fremdulo inter vi; legxo eterna en viaj generacioj, kiel por vi, tiel ankaux por la fremdulo, estu antaux la Eternulo. 16Unu legxo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu logxas kun vi.

17Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 18Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, en kiun Mi vin kondukas, 19kaj vi mangxos la panon de tiu lando, tiam donu oferdonon al la Eternulo. 20Kiel unuaajxon el via pasto alportu oferdone kukon; kiel oferdonon el la grenejo, tiel oferdonu gxin. 21El la unuaajxoj de via pasto donu al la Eternulo oferdonon en viaj generacioj.

22Kaj se vi eraros, kaj ne plenumos cxiujn tiujn ordonojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, 23cxion, kion la Eternulo ordonis al vi per Moseo, de la tago, en kiu la Eternulo ordonis, kaj plue, en viaj generacioj; 24tiam se pro neatento de la komunumo estis farita la eraro, la tuta komunumo alportu unu bovidon kiel bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo, kun gxia farunofero kaj gxia versxofero laux la regularo, kaj unu kapron kiel pekoferon. 25Kaj la pastro pekliberigos la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj estos pardonite al ili; cxar tio estis eraro, kaj ili alportis sian oferon, fajroferon al la Eternulo, kaj sian pekoferon antaux la Eternulo pro sia peko. 26Kaj estos pardonite al la tuta komunumo de la Izraelidoj, kaj al la fremdulo, kiu logxas inter ili; cxar la tuta popolo eraris.

27Kaj se unu homo pekos per eraro, tiam li alportu kaprinon jaragxan kiel pekoferon. 28Kaj la pastro pekliberigos la homon, kiu eraris, pekante per eraro antaux la Eternulo; li pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li. 29Kiel por la indigxeno el la Izraelidoj, tiel ankaux por la fremdulo, kiu logxas inter ili, unu legxo estu por vi por tiu, kiu eraris. 30Sed se iu faris ion per mano malhumila, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, li blasfemis kontraux la Eternulo; kaj ekstermigxos tiu homo el inter sia popolo; 31cxar la vorton de la Eternulo li malestimis kaj Lian ordonon li malobeis; ekstermigxu tiu homo, lia peko estas sur li.

32Kiam la Izraelidoj estis en la dezerto, ili trovis homon, kiu kolektis lignon en tago sabata. 33Kaj tiuj, kiuj trovis lin, kiam li kolektis lignon, alkondukis lin al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo. 34Kaj oni metis lin en gardejon, cxar ne estis ankoraux klarigite, kion oni devas fari al li. 35Kaj la Eternulo diris al Moseo:Tiu homo mortu; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro. 36Kaj la tuta komunumo elkondukis lin ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj, kaj li mortis; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

37Kaj la Eternulo diris al Moseo jene: 38Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili, ke ili faru al si kvastojn sur la randoj de siaj vestoj en siaj generacioj, kaj ili enmetu en la kvaston de la rando fadenon bluan. 39Kaj gxi estu por vi kvasto, kiun rigardante, vi rememoros cxiujn ordonojn de la Eternulo kaj plenumos ilin kaj ne iros laux viaj koroj kaj viaj okuloj, kiujn vi malcxaste sekvadas; 40por ke vi memoru kaj plenumu cxiujn Miajn ordonojn kaj estu sanktaj antaux via Dio. 41Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke Mi estu via Dio. Mi estas la Eternulo, via Dio.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 14
Top of Page
Top of Page