Josuo 15
Esperanto
1La lotajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj estis:cxe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando. 2Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktigxas suden. 3Kaj gxi iras de sude al la altajxo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj levigxas de sude gxis Kadesx-Barnea kaj pasas tra HXecron kaj levigxas gxis Adar kaj turnigxas al Karka 4kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda. 5Kaj la limo oriente estas la Sala Maro gxis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro cxe la fino de Jordan; 6kaj la limo levigxas al Bet-HXogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo levigxas al la sxtono de Bohan, filo de Ruben. 7Kaj la limo levigxas al Debir de la valo Ahxor, kaj norde gxi turnigxas al Gilgal, kiu estas kontraux la altajxo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-SXemesx kaj finigxas cxe En-Rogel. 8Kaj la limo levigxas al la valo de la filo de Hinom, cxe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo levigxas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraux la valo de Hinom, kiu estas cxe la fino de la valo Refaim norde. 9Kaj de la supro de la monto la limo turnigxas al la fonto de la akvo Neftoahx kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turnigxas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim. 10Kaj la limo turnigxas de Baala okcidenten al la monto SXeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj mallevigxas al Bet-SXemesx kaj iras al Timna; 11kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turnigxas al SXikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas cxe la maro. 12La okcidenta limo estas la Granda Maro. CXi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj cxirkauxe, laux iliaj familioj.

13Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laux la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas HXebron). 14Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak:SXesxaj kaj Ahximan kaj Talmaj, la naskitojn de Anak. 15Kaj de tie li iris al la logxantoj de Debir; la nomo de Debir antauxe estis Kirjat-Sefer. 16Kaj Kaleb diris:Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos gxin, al tiu mi donos mian filinon Ahxsa kiel edzinon. 17Kaj prenis gxin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Ahxsa kiel edzinon. 18Kaj kiam sxi venis, sxi instigis lin peti de sxia patro kampon. Kaj sxi malsuprenigxis de la azeno, kaj Kaleb diris al sxi:Kio estas al vi? 19Kaj sxi diris:Donu al mi benon; cxar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaux akvofontojn. Kaj li donis al sxi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.

20Jen estas la posedajxo de la tribo de la Jehudaidoj laux iliaj familioj.

21Kaj la urboj cxe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis:Kabceel kaj Eder kaj Jagur 22kaj Kina kaj Dimona kaj Adada 23kaj Kedesx kaj HXacor kaj Jitnan, 24Zif kaj Telem kaj Bealot 25kaj HXacor-HXadata kaj Keriot-HXecron (tio estas HXacor), 26Amam kaj SXema kaj Molada 27kaj HXacar-Gada kaj HXesxmon kaj Bet-Pelet 28kaj HXacar-SXual kaj Beer-SXeba kaj Bizjotja, 29Baala kaj Ijim kaj Ecem 30kaj Eltolad kaj Kesil kaj HXorma 31kaj Ciklag kaj Madmana kaj Sansana 32kaj Lebaot kaj SXilhxim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de cxiuj urboj estis dudek naux kaj iliaj vilagxoj.

33Sur la malaltajxo:Esxtaol kaj Corea kaj Asxna 34kaj Zanoahx kaj En-Ganim, Tapuahx kaj Enam, 35Jarmut kaj Adulam, Sohxo kaj Azeka 36kaj SXaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim:dek kvar urboj kaj iliaj vilagxoj.

37Cenan kaj HXadasxa kaj Migdal-Gad 38kaj Dilan kaj Micpe kaj Jokteel, 39Lahxisx kaj Bockat kaj Eglon 40kaj Kabon kaj Lahxmas kaj Kitlisx 41kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

42Libna kaj Eter kaj Asxan 43kaj Jiftahx kaj Asxna kaj Necib 44kaj Keila kaj Ahxzib kaj Maresxa:naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

45Ekron kaj gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj. 46De Ekron gxis la maro cxio, kio estas cxirkaux Asxdod kaj gxiaj vilagxoj.

47Asxdod, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj; Gaza, gxiaj urbetoj kaj gxiaj vilagxoj, gxis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.

48Kaj sur la monto:SXamir kaj Jatir kaj Sohxo 49kaj Dana kaj Kirjat-Sana (tio estas Debir) 50kaj Anab kaj Esxtemo kaj Anim 51kaj Gosxen kaj HXolon kaj Gilo:dek unu urboj kaj iliaj vilagxoj.

52Arab kaj Duma kaj Esxan 53kaj Janum kaj Bet-Tapuahx kaj Afeka 54kaj HXumta kaj Kirjat-Arba (tio estas HXebron) kaj Cior; naux urboj kaj iliaj vilagxoj.

55Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta 56kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj Zanoahx, 57Kain, Gibea kaj Timna:dek urboj kaj iliaj vilagxoj.

58HXalhxul, Bet-Cur kaj Gedor 59kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

60Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba:du urboj kaj iliaj vilagxoj.

61En la dezerto:Bet-Araba kaj Midin kaj Sehxahxa 62kaj Nibsxan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi:ses urboj kaj iliaj vilagxoj.

63Sed la Jebusidojn, logxantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem gxis la nuna tago.



Esperanto

Bible Hub

Joshua 14
Top of Page
Top of Page