La evangelio laŭ Johano 2
Esperanto
1La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie; 2ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo. 3Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon. 4Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis. 5Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj. 7Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando. 8Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon, 10kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun. 11CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

12Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.

13Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. 14Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj, kaj la monsxangxistojn sidantajn; 15kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo, sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn; 16kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. 17La discxiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis. 18La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion? 19Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj. 20La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj? 21Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. 22Kiam do li levigxis el la mortintoj, la discxiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.

23Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. 24Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, 25kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.



Esperanto

Bible Hub

John 1
Top of Page
Top of Page