Jeremia 4
Esperanto
1Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados,

2kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco jxuros:Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaux la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.

3CXar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem:Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornajxo.

4Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj logxantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu gxin estingos.

5Proklamu en Judujo, auxdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena vocxo, kaj diru:Kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn.

6Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.

7Leono levigxas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmovigxas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu logxos en ili.

8Pro tio zonu vin per sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne forigxas de ni.

9En tiu tago, diras la Eternulo, senvivigxos la koro de la regxo kaj la koro de la princoj, konsternigxos la pastroj, kaj la profetoj konfuzigxos.

10Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi erarigis cxi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte:Vi havos pacon-kaj dume la glavo atingis jam la animon?

11En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem:Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi; 12vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraux ili.

13Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.

14Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam logxos en vi viaj malbonaj pensoj?

15Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim:

16Sciigu al la popoloj, auxdigu pri Jerusalem, ke siegxontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian vocxon kontraux la urboj de Judujo.

17Kiel kampogardistoj ili cxirkauxas gxin, cxar gxi ribelis kontraux Mi, diras la Eternulo.

18Via konduto kaj viaj faroj kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa, cxar gxi penetris gxis via koro.

19Mia internajxo, mia internajxo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; cxar vi, mia animo, auxdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.

20Estas proklamata malfelicxo post malfelicxo, cxar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj.

21Kiel longe ankoraux mi vidos standardon, auxdos sonadon de korno?

22CXar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsagxaj infanoj, ili ne komprenas; sagxaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.

23Mi rigardas la teron, kaj jen gxi estas malplena kaj dezerta; la cxielon, kaj jen gxi estas senluma.

24Mi rigardas la montojn-ili tremas, kaj cxiuj montetoj sxanceligxas.

25Mi rigardas-trovigxas neniu homo, kaj cxiuj birdoj de la cxielo disflugis.

26Mi rigardas-la fruktoricxa lando farigxis dezerto, kaj cxiuj gxiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.

27CXar tiele diras la Eternulo:Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.

28Pro tio la tero ploros kaj la cxielo supre malgxojos; cxar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedauxras, kaj Mi ne reprenos gxin.

29Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur rokojn; cxiuj urboj malplenigxis, kaj neniu en ili logxas.

30Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Ecx se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi rugxe kolorigos vian vizagxon, vi ornamos vin vane:viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.

31CXar Mi auxdas krion kiel de naskantino, gxemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; sxi gxemas, kaj etendas siajn manojn:Ho ve al mi! cxar mia animo pereas de la mortigantoj.



Esperanto

Bible Hub

Jeremiah 3
Top of Page
Top of Page