La agoj de la apostoloj 23
Esperanto
1Kaj Pauxlo, fikse rigardante la sinedrion, diris:Fratoj, mi vivadis antaux Dio laux tute bona konscienco gxis la nuna tago. 2Kaj la cxefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian busxon. 3Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu? 4Kaj la apudstarantoj diris:CXu vi insultas la cxefpastron de Dio? 5Kaj Pauxlo diris:Mi ne sciis, fratoj, ke li estas cxefpastro; cxar estas skribite:Estron de via popolo ne insultu.

6Sed kiam Pauxlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio:Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata. 7Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la cxeestantaro dividigxis. 8CXar la Sadukeoj diras, ke ne estas relevigxo, nek angxelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaux. 9Kaj farigxis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj starigxis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en cxi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aux angxelo? 10Kaj kiam farigxis granda malpaco, la cxefkapitano, timante, ke Pauxlo estos dissxirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikajxon.

11Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.

12Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon. 13Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj. 14Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon. 15Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la cxefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaux vi volus jugxi pri la afero pli precize; kaj ni, antaux ol li alproksimigxos, estos pretaj pereigi lin.

16Sed la filo de la fratino de Pauxlo, enveninte, auxdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikajxon, kaj pri tio sciigis Pauxlon. 17Kaj Pauxlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:Konduku cxi tiun junulon al la cxefkapitano, cxar li havas ion por diri al li. 18Li do prenis lin kaj kondukis lin al la cxefkapitano, kaj diris:La katenito Pauxlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi cxi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi. 19Kaj la cxefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi? 20Kaj li diris:La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Pauxlon malsupren morgaux en la sinedrion, kvazaux ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan. 21Sed ne konsentu al ili, cxar embuskas kontraux li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena jxuro sin ligis nek mangxi nek trinki, gxis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson. 22Tiam la cxefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li:Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri cxi tio.

23Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris:Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru gxis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte; 24kaj provizu bestojn, por sidigi Pauxlon kaj konduki lin sendangxere al Felikso, la provincestro. 25Kaj li skribis leteron laux jena formo:

26Klauxdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton.

27CXi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciigxinte, ke li estas Romano. 28Kaj dezirante scii la kauxzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion; 29kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia legxo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aux katenojn.

30Kaj cxar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraux la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaux, ke liaj akuzantoj atestu kontraux li antaux vi. 31Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Pauxlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris. 32Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikajxo; 33sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaux Pauxlon antaux lin. 34Kaj kiam li gxin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciigxis, ke li estas el Kilikio, 35li diris:Mi auxskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaux cxeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.



Esperanto

Bible Hub

Acts 22
Top of Page
Top of Page