Kroniko 1 2
Esperanto
1Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isahxar, Zebulun, 2Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Asxer.

3La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj SXela, tri naskigxis al li de Bat-SXua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la Eternulo, kaj Li mortigis lin. 4Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zerahxon. La nombro de cxiuj filoj de Jehuda estis kvin.

5La filoj de Perec:HXecron kaj HXamul. 6La filoj de Zerahx:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili cxiuj estis kvin. 7La filoj de Karmi:Ahxan, kiu malgxojigis Izraelon, pekinte kontraux anatemajxo. 8La filoj de Etan:Azarja.

9La filoj de HXecron, kiuj naskigxis al li:Jerahxmeel, Ram, kaj Kelubaj. 10Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Nahxsxonon, princon de la idoj de Jehuda; 11Nahxsxon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon; 12Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jisxajon; 13Jisxaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis SXimea, 14la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj, 15la sesa estis Ocem, la sepa estis David. 16Iliaj fratinoj estis:Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis:Abisxaj, Joab, kaj Asahel-tri. 17Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Isxmaelido.

18Kaleb, filo de HXecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas sxiaj filoj:Jesxer, SXobab, kaj Ardon. 19Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj sxi naskis al li HXuron. 20HXur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon.

21Poste HXecron envenis al la filino de Mahxir, patro de Gilead; li prenis sxin, kiam li havis la agxon de sesdek jaroj, kaj sxi naskis al li Segubon. 22Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead. 23Sed la Gesxuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilagxojn de Jair, Kenaton kaj gxiajn dependajxojn, sesdek urbetojn. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Mahxir, patro de Gilead. 24Post la morto de HXecron en Kaleb-Efrata la edzino de HXecron, Abija, naskis al li Asxhxuron, la fondinton de Tekoa.

25La filoj de Jerahxmeel, unuenaskito de HXecron, estis:la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Ahxija. 26Jerahxmeel havis ankaux alian edzinon, sxia nomo estis Atara; sxi estis la patrino de Onam. 27La filoj de Ram, la unuenaskito de Jerahxmeel, estis:Maac, Jamin, kaj Eker. 28La filoj de Onam estis:SXamaj kaj Jada. La filoj de SXamaj estis:Nadab kaj Abisxur. 29La nomo de la edzino de Abisxur estis Abihxail; sxi naskis al li Ahxbanon kaj Molidon. 30La filoj de Nadab estis:Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj. 31La filo de Apaim estis Jisxei. La filo de Jisxei estis SXesxan. La filo de SXesxan estis Ahxlaj. 32La filoj de Jada, frato de SXamaj, estis:Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj. 33La filoj de Jonatan estis:Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jerahxmeel. 34SXesxan ne havis filojn, sed nur filinojn. SXesxan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarhxa; 35kaj SXesxan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarhxa, kaj sxi naskis al li Atajon. 36Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon. 37Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon. 38Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan. 39Azarja naskigis HXelecon; kaj HXelec naskigis Eleasan. 40Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis SXalumon. 41SXalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Elisxaman.

42La filoj de Kaleb, frato de Jerahxmeel:lia unuenaskito Mesxa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Maresxa, fondinto de HXebron. 43La filoj de HXebron:Korahx, Tapuahx, Rekem, kaj SXema. 44SXema naskigis Rahxamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis SXamajon. 45La filo de SXamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur. 46Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis HXaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj HXaran naskigis Gazezon. 47La filoj de Jedaj estis:Regem, Jotam, Gesxan, Pelet, Efa, kaj SXaaf. 48Maahxa, kromvirino de Kaleb, naskis SXeberon kaj Tirhxanan. 49SXi naskis ankaux SXaafon, la fondinton de Madmana, SXevan, la fondinton de Mahxbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Ahxsa. 50Tio estis la idoj de Kaleb:la filo de HXur, unuenaskito de Efrata:SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim, 51Salma, fondinto de Bet-Lehxem, HXaref, fondinto de Bet-Gader. 52SXobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn:Haroe, duono de la Menuhxot. 53La familioj de Kirjat-Jearim estis:la Jetridoj, la Putidoj, la SXumatidoj, la Misxraidoj. De cxi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Esxtaolidoj. 54La idoj de Salma:la Bet-Lehxemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manahxatanoj, la Coreanoj; 55kaj la familioj de la skribistoj, kiuj logxis en Jabec, la Tiratidoj, SXimeatidoj, kaj Suhxatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de HXamat, la fondinto de Bet-Rehxab.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 1
Top of Page
Top of Page