La psalmaro 35
Esperanto
1De David. Batalu, ho Eternulo, kontraux tiuj, kiuj batalas kontraux mi; Militu kontraux tiuj, kiuj militas kontraux mi.

2Prenu sxildon kaj armilojn, Kaj starigxu, por helpi min.

3Kaj nudigu ponardegon, kaj starigxu kontraux miaj persekutantoj; Diru al mia animo:Via helpo Mi estas.

4Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraux mia animo; Turnigxu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraux mi.

5Ili estu kiel grenventumajxo antaux vento, Kaj angxelo de la Eternulo ilin forpelu.

6Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj angxelo de la Eternulo ilin persekutu.

7CXar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

8Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kasxis, kaptu lin; Por pereo li falu en gxin.

9Kaj mia animo gxojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.

10CXiuj miaj ostoj diros:Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malricxulon de lia rabanto?

11Starigxas kontraux mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.

12Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraux mia animo.

13Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakajxon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi pregxis sincere, kiel pri mi mem.

14Mi kondutis, kvazaux ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malgxojis.

15Sed kiam mi difektigxis, ili gxojis, kaj ili kunigxis; Kunigxis kontraux mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili sxiris kaj ne cxesis.

16Laux la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraux mi siajn dentojn.

17Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.

18Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin lauxdos.

19Ne gxoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.

20CXar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraux la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.

21Ili largxe malfermis kontraux mi sian busxon, Kaj diris:Ha, ha! nia okulo vidis.

22Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimigxu de mi.

23Vekigxu kaj levigxu, por fari al mi jugxon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.

24Jugxu min laux Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne gxoju pri mi.

25Ili ne diru en sia koro:Ha, ha! tio estas laux nia deziro; Ili ne diru:Ni lin englutis.

26Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj cxiuj, kiuj gxojas pro mia malfelicxo; Vestigxu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraux mi.

27Triumfu kaj gxoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru cxiam:Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.

28Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj cxiutage pri Via gloro.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 34
Top of Page
Top of Page