La sentencoj de Salomono 7
Esperanto
1Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu cxe vi miajn moralordonojn.

2Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.

3Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.

4Diru al la sagxo:Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;

5Por ke vi estu gardata kontraux fremda edzino, Kontraux fremdulino, kies paroloj estas glataj.

6CXar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado;

7Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,

8Kiu pasis sur la placo preter sxia angulo, Kaj iris la vojon al sxia domo,

9En krepusko, en vespero de tago, Kiam farigxis nokto kaj mallumo.

10Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.

11Bruema kaj vagema; SXiaj piedoj ne logxas en sxia domo.

12Jen sxi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud cxiu angulo sxi embuskas.

13Kaj sxi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizagxo, kaj diris al li:

14Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaux mi plenumis mian solenan promeson.

15Tial mi eliris al vi renkonte, Por sercxi vian vizagxon, kaj mi vin trovis.

16Mi bele kovris mian liton Per multkoloraj teksajxoj el Egiptujo.

17Mi parfumis mian kusxejon Per mirho, aloo, kaj cinamo.

18Venu, ni gxuu suficxe volupton gxis la mateno, Ni plezurigxu per la amo.

19CXar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon;

20La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno.

21SXi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata busxo sxi lin entiris.

22Li tuj iras post sxi, Kiel bovo iras al la bucxo Kaj kiel katenita malsagxulo al la puno;

23GXis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke gxi pereigas sian vivon.

24Kaj nun, infanoj, auxskultu min, Atentu la vortojn de mia busxo.

25Via koro ne flankigxu al sxia vojo, Ne eraru sur sxia irejo;

26CXar multajn sxi vundis kaj faligis, Kaj multegaj estas sxiaj mortigitoj.

27SXia domo estas vojoj al SXeol, Kiuj kondukas malsupren al la cxambroj de la morto.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 6
Top of Page
Top of Page