La sentencoj de Salomono 23
Esperanto
1Kiam vi sidigxos, por mangxi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaux vi;

2Kaj vi metu trancxilon al via gorgxo, Se vi estas avidulo.

3Ne deziru liajn bongustajn mangxojn; CXar gxi estas trompa pano.

4Ne penu ricxigxi; Forlasu vian pripensadon.

5CXu vi direktos viajn okulojn al gxi? gxi jam ne ekzistos; CXar ricxeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la cxielo.

6Ne mangxu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn mangxojn.

7CXar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaux estas: Mangxu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.

8La pecon, kiun vi mangxis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.

9En la orelojn de malsagxulo ne parolu; CXar li malsxatos la sagxecon de viaj vortoj.

10Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.

11CXar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraux vi.

12Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.

13Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.

14Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de SXeol.

15Mia filo, se via koro estos sagxa, Tiam gxojos ankaux mia koro.

16Kaj mia internajxo gxojos, Kiam viaj lipoj parolos gxustajxon.

17Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaux la Eternulo cxiutage.

18CXar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdigxos.

19Auxskultu vi, mia filo, kaj estu sagxa, Kaj direktu vian koron al la gxusta vojo.

20Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj mangxas tro da viando;

21CXar drinkemulo kaj mangxegemulo malricxigxos, Kaj dormemulo havos sur si cxifonajxojn.

22Auxskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malsxatu vian patrinon, kiam sxi maljunigxos.

23Veron acxetu, kaj ne vendu sagxon Kaj instruon kaj prudenton.

24Grandan gxojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de sagxulo gxojos pro li.

25Via patro kaj via patrino gxojos, Kaj via naskintino triumfos.

26Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj placxu miaj vojoj.

27CXar malcxastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.

28SXi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas cxirkaux si perfidulojn.

29CXe kiu estas ploro? cxe kiu estas gxemoj? cxe kiu estas malpaco? CXe kiu estas plendoj? cxe kiu estas senkauxzaj batoj? CXe kiu estas malklaraj okuloj?

30CXe tiuj, kiuj sidas malfrue cxe vino, CXe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkajxon.

31Ne rigardu la vinon, kiel rugxa gxi estas, Kiel gxi brilas en la pokalo, kiel glate gxi eniras:

32En la fino gxi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.

33Viaj okuloj vidos fremdajxojn, Kaj via koro parolos malgxustajxojn.

34Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.

35Ili batis min, sed gxi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekigxos, mi denove tion sercxos.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 22
Top of Page
Top of Page