Moseo 1: Genezo 18
Esperanto
1Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis cxe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. 2Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero. 3Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon. 4Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo. 5Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris. 6Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn. 7Kaj ankaux al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis gxin. 8Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaux ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili mangxis.

9Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen sxi estas en la tendo. 10Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu estis malantaux Li. 11Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj. 12Kaj Sara ekridis interne, dirante: CXu kiam mi kadukigxis, mi havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna! 13Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: CXu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis? 14CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon. 15Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; cxar sxi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.

16Kaj levigxis de tie la viroj kaj direktigxis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin. 17Kaj la Eternulo diris: CXu mi kasxos antaux Abraham, kion Mi faras? 18Abraham farigxos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li benigxos cxiuj popoloj de la tero. 19CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li. 20Kaj la Eternulo diris: CXar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza, 21tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, cxu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aux ne; Mi sciigxos.

22Kaj la viroj turnigxis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraux antaux la Eternulo. 23Kaj Abraham alproksimigxis, kaj diris: CXu Vi ankaux pereigos virtulon kune kun malvirtulo? 24Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en gxi? 25Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste. 26Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. 27Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; 28eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. 29Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. 30Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. 31Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. 32Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. 33Kaj la Eternulo foriris, kiam Li cxesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 17
Top of Page
Top of Page