La sentencoj de Salomono 30
Esperanto
1Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.

2Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.

3Kaj mi ne lernis sagxon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.

4Kiu levigxis en la cxielon, kaj mallevigxis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu arangxis cxiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? CXu vi scias?

5CXiu diro de Dio estas pura; Li estas sxildo por tiuj, kiuj Lin fidas.

6Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.

7Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaux ol mi mortos:

8Falsajxon kaj mensogajxon forigu de mi; Malricxecon kaj ricxecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.

9CXar alie mi eble trosatigxus kaj neus, kaj dirus:Kiu estas la Eternulo? Aux eble mi malricxigxus kaj sxtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.

10Ne kalumniu sklavon antaux lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne farigxu kulpulo.

11Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;

12Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne lavigxis de siaj malpurajxoj;

13Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;

14Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas trancxiloj, Por formangxi la malricxulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.

15Hirudo havas du filinojn, kiuj krias:Donu, donu; Ili tri neniam satigxas. Kvar objektoj ne diras:Suficxe:

16SXeol; senfrukta ventro; la tero ne satigxas de akvo; kaj la fajro ne diras:Suficxe.

17Okulon, kiu mokas la patron Kaj malsxatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj cxe la rivero kaj formangxos aglidoj.

18Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:

19La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de sxipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro cxe virgulino.

20Tia estas la vojo de virino adultanta: SXi mangxas, visxas la busxon, Kaj diras:Mi faris nenian pekon.

21Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar gxi ne povas porti:

22Sklavon, kiam li farigxis regxo; Malsagxulon, kiam li tro satigxis de pano;

23Malamatan virinon, kiam sxi edzinigxis, Kaj sklavinon, kiam sxi elpelis sian sinjorinon.

24Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre sagxaj:

25La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si mangxajxon;

26La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;

27La akridoj ne havas regxon, Kaj tamen ili cxiuj eliras en vicoj;

28La lacerto krocxigxas per siaj manoj, Tamen gxi estas en regxaj palacoj.

29Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marsxas bele:

30La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu;

31Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj regxo, kiun neniu povas kontrauxstari.

32Se vi agis malsagxe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la busxon.

33CXar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kauxzas malpacon.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 29
Top of Page
Top of Page