La psalmaro 103
Esperanto
1De David. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon.

2Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn.

3Li pardonas cxiujn viajn pekojn, Li sanigas cxiujn viajn malsanojn;

4Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

5Li satigas per bonajxoj vian maljunan agxon, Ke via juneco renovigxas kiel cxe aglo.

6La Eternulo faras justecon kaj jugxon al cxiuj prematoj.

7Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj.

8Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.

9Ne eterne Li indignas, Kaj ne por cxiam Li koleras.

10Ne laux niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laux niaj krimoj Li redonis al ni.

11CXar kiel alte estas la cxielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

12Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

13Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.

14CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.

15La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.

16Pasas super gxi vento, kaj gxi jam ne ekzistas; Kaj gxia loko gxin jam ne rekonas.

17Sed la boneco de la Eternulo dauxras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras gxis la pranepoj,

18Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

19La Eternulo starigis en la cxielo Sian tronon; Kaj Lia regxeco regas cxion.

20Benu la Eternulon Liaj angxeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la vocxon de Lia vorto.

21Benu la Eternulon cxiuj Liaj cxirkauxantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

22Benu la Eternulon cxiuj Liaj kreitajxoj, En cxiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 102
Top of Page
Top of Page