La sentencoj de Salomono 26
Esperanto
1Kiel negxo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsagxulo.

2Kiel birdo forlevigxas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkauxza malbeno ne efektivigxas.

3Vipo estas por cxevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsagxuloj.

4Ne respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke vi mem ne farigxu egala al li.

5Respondu al malsagxulo laux lia malsagxeco, Por ke li ne estu sagxulo en siaj propraj okuloj.

6Kiu komisias aferon al malsagxulo, Tiu trancxas al si la piedojn kaj sin suferigas.

7Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la busxo de malsagxuloj.

8Kiel iu, kiu alligas sxtonon al jxetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsagxulo.

9Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la busxo de malsagxuloj.

10Kompetentulo cxion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsagxulojn.

11Kiel hundo revenas al sia vomitajxo, Tiel malsagxulo ripetas sian malsagxajxon.

12CXu vi vidas homon, kiu estas sagxa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsagxulo ol por li.

13Maldiligentulo diras:Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.

14Pordo turnigxas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.

15Maldiligentulo sxovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi gxin al sia busxo.

16Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli sagxa, Ol sep veraj sagxuloj.

17Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.

18Kiel frenezulo, kiu jxetas fajron, Sagojn, kaj morton,

19Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras:Mi ja sxercas.

20Kie ne estas ligno, estingigxas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, cxesigxas malpaco.

21Karbo servas por ardajxo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.

22La vortoj de kalumnianto estas kiel frandajxoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.

23Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita argxento, kiu kovras argilajxon.

24Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.

25Kiam li cxarmigas sian vocxon, ne kredu al li; CXar sep abomenajxoj estas en lia koro.

26Kiu trompe kasxas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.

27Kiu fosas foson, tiu falos en gxin; Kaj kiu rulas sxtonon, al tiu gxi revenos.

28Mensogema lango malamas tiujn, kiujn gxi dispremis; Kaj hipokrita busxo kauxzas pereon.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 25
Top of Page
Top of Page