Ijob 19
Esperanto
1Ijob respondis kaj diris:

2GXis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?

3Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min.

4Se mi efektive eraris, Mia eraro restos cxe mi.

5Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riprocxas al mi hontindajxon,

6Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustajxon, Kaj cxirkauxis min per Sia reto.

7Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas jugxon.

8Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.

9Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo.

10Li disbatis min cxirkauxe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elsxiris kiel arbon.

11Ekflamis kontraux mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.

12Kune venis Liaj tacxmentoj, kaj ebenigis kontraux mi sian vojon Kaj starigxis siegxe cxirkaux mia tendo.

13Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdigxis de mi.

14Miaj parencoj fortirigxis, Kaj miaj konantoj forgesis min.

15La logxantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi farigxis aligentulo.

16Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia busxo mi devas petegi lin.

17Mia spiro farigxis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.

18Ecx la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi levigxas, ili parolas kontraux mi.

19Abomenas min cxiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraux mi.

20Kun mia hauxto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun hauxto sur miaj dentoj.

21Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; CXar la mano de Dio frapis min.

22Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satigxi de mia karno?

23Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro,

24Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko!

25Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo.

26Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;

27Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.

28Se vi diros:Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraux li la radikon de la afero,

29Tiam timu glavon; CXar furioza estas la glavo kontraux malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas jugxo.



Esperanto

Bible Hub

Job 18
Top of Page
Top of Page