Moseo 5: Readmono 13
Esperanto
1Se aperos inter vi profeto aux songxisto kaj prezentos al vi signon aux miraklon, 2kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri kiu li parolis al vi, kaj li diros:Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas, kaj ni servu al ili: 3tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo. 4La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li servu, kaj al Li altenigxu. 5Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi; cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la domo de sklaveco-por delogi vin de la vojo, laux kiu la Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la malbonon el inter vi.

6Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aux via filo, aux via filino, aux la edzino en viaj brakoj, aux via amiko plej intima, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj, 7el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi, la proksimaj de vi aux la malproksimaj de vi, de unu fino de la lando gxis la alia: 8tiam ne konsentu kun li kaj ne auxskultu lin; ne indulgu lin via okulo, ne kompatu kaj ne kasxu lin, 9sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste. 10Kaj jxetu sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. 11Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu faros tian malbonan agon inter vi.

12Se vi auxdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi por logxado, ke oni diras: 13Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la logxantojn de sia urbo, dirante:Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn vi ne konis; 14kaj vi sercxos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj montrigxos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenajxo estas farita inter vi: 15tiam mortigu la logxantojn de tiu urbo per glavo, detruu gxin, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj ankaux gxiajn brutojn mortigu per glavo. 16Kaj gxian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj forbruligu per fajro la urbon kaj gxian tutan havon, absolute cxion, al la Eternulo, via Dio; kaj gxi estu eterna ruino, oni neniam gxin rekonstruu. 17Kaj nenio el la anatemajxo algluigxu al via mano, por ke la Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li jxuris al viaj patroj, 18se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, observante cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, farante placxantajxon antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.



Esperanto

Bible Hub

Deuteronomy 12
Top of Page
Top of Page