Samuel 1 10
Esperanto
1Tiam Samuel prenis krucxeton kun oleo kaj versxis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris:Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel cxefon super Sia heredajxo. 2Kiam vi hodiaux foriros de mi, vi trovos cxe la tombo de Rahxel, en la regiono de Benjamen, en Celcahx, du homojn, kiuj diros al vi:Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris sercxi, kaj jen via patro cxesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante:Kion mi faru koncerne mian filon? 3Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino. 4Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj. 5Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filisxtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altajxo, kaj antaux ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas. 6Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi farigxos alia homo. 7Kiam plenumigxos super vi cxi tiuj antauxsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, cxar Dio estas kun vi. 8Kaj vi iros antaux mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por bucxi pacoferojn. Sep tagojn atendu, gxis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.

9Kaj kiam li turnis siajn sxultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj cxiuj tiuj antauxsignoj plenumigxis en tiu tago. 10Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili. 11Kaj kiam cxiuj, kiuj konis lin de antauxe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia:Kio farigxis kun la filo de Kisx? cxu ankaux Saul estas inter la profetoj? 12Kaj unu el tie respondis kaj diris:Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo:CXu ankaux Saul estas inter la profetoj? 13Kaj cxesinte profeti, li venis sur la altajxon.

14Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo:Kien vi iris? Kaj li respondis:Por sercxi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne trovigxas, ni iris al Samuel. 15Tiam diris la onklo de Saul:Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel. 16Kaj Saul diris al sia onklo:Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la regxado, li ne diris al li.

17Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan. 18Kaj li diris al la Izraelidoj:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de cxiuj regnoj, kiuj premis vin. 19Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el cxiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li:Regxon starigu super ni. Starigxu do nun antaux la Eternulo laux viaj triboj kaj familioj.

20Kaj Samuel alvenigis cxiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen. 21Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laux gxiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kisx. Oni sercxis lin, sed oni lin ne trovis. 22Tiam oni demandis ankoraux la Eternulon:CXu la viro ankoraux venos cxi tien? Kaj la Eternulo diris:Jen li kasxis sin inter la vazaro. 23Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li starigxis meze de la popolo, kaj de la sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo. 24Kaj Samuel diris al la tuta popolo:CXu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? cxar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris:Vivu la regxo!

25Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la regxado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaux la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon cxiun al lia domo. 26Kaj Saul ankaux iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektusxis. 27Sed la sentauxguloj diris:Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigis, ke li ne auxdas.



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 9
Top of Page
Top of Page