Jeremia 18
Esperanto
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo: 2Levigxu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi auxdigos al vi Miajn vortojn. 3Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo. 4Kaj kiam difektigxis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li placxis fari.

5Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo: 6CXu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael. 7Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos; 8sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi intencis fari al gxi. 9Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin fortikigos kaj enradikigos; 10sed se gxi faras malbonon antaux Miaj okuloj, ne auxskultante Mian vocxon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al gxi. 11Kaj nun diru al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem jene:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraux vi; revenu do cxiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn. 12Sed ili diras:Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj cxiu el ni agos laux la obstineco de sia malbona koro.

13Tial tiele diras la Eternulo:Demandu inter la nacioj, cxu iu auxdis ion similan; multe da abomenindajxoj faris la filino de Izrael.

14CXu la negxo de Lebanon cxesas liveri akvon al Miaj kampoj? cxu cxesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime?

15Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laux vojo ne ebenigita,

16por fari sian landon dezerto, eterna mokatajxo, tiel, ke cxiu, kiu trapasas gxin, miras kaj balancas la kapon.

17Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaux la malamiko; la nukon kaj ne la vizagxon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.

18Ili diris:Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.

19Atentu min, ho Eternulo, kaj auxskultu la vocxon de miaj kontrauxuloj.

20CXu oni devas repagi bonon per malbono? cxar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaux Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.

21Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.

22Kriado estu auxdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaux miajn piedojn.

23Vi, ho Eternulo, scias cxiujn iliajn intencojn kontraux mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaux Vi ne elvisxu; faligu ilin antaux Vi; agu kontraux ili en la tempo de Via kolero.



Esperanto

Bible Hub

Jeremiah 17
Top of Page
Top of Page