Hoŝea 4
Esperanto
1Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun la logxantoj de la tero; cxar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.

2Malbenado kaj trompado, mortigado, sxtelado, kaj adultado tre disvastigxis, kaj sangoversxo sekvas sangoversxon.

3Pro tio ekploros la tero, kaj malfelicxo trafos cxiujn gxiajn logxantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la cxielo; ecx la fisxoj de la maro malaperos.

4Sed neniu malpacu, neniu riprocxu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.

5Vi falos meze de la tago, kaj ankaux la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.

6Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.

7Ju pli ili multigxas, des pli ili pekas kontraux Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.

8Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al gxia malpieco strebas ilia animo.

9Kaj farigxos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj:Mi punos gxin pro gxia konduto, kaj Mi repagos al gxi pro gxiaj agoj.

10Ili mangxos kaj ne satigxos, ili malcxastos kaj ne disvastigxos; cxar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.

11Malcxastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.

12Mia popolo demandas sian lignon, kaj gxia bastono donas al gxi respondon; cxar la spirito de malcxasteco erarigas ilin, kaj ili malcxastas kontraux sia Dio.

13Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, cxar bona estas ilia ombro. Tial malcxastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.

14CXu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malcxastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartigxas kune kun la malcxastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?

15Se malcxastas vi, ho Izrael, tiam almenaux Jehuda ne kulpigxu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne jxuru:Kiel vivas la Eternulo.

16CXar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; cxu nun la Eternulo povas pasxti ilin, kiel sxafidon sur vasta pasxtejo?

17Efraim aligxis al idoloj; lasu lin.

18Abomeninda farigxis ilia drinkado; ili fordonis sin al malcxastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.

19La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.



Esperanto

Bible Hub

Hosea 3
Top of Page
Top of Page