La agoj de la apostoloj 28
Esperanto
1Kaj kiam ni savigxis, tiam ni sciigxis, ke la insulo estas nomata Melita. 2Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; cxar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin cxiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco. 3Sed kiam Pauxlo kolektis faskon da vergoj kaj metis gxin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkrocxigxis al lia mano. 4Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia:Sendube cxi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li savigxis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi. 5Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon. 6Sed ili atendis, ke li sxvelos aux falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili sxangxis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.

7Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn. 8Kaj la patro de Publio kusxis malsana de febro kaj disenterio; al li Pauxlo eniris, kaj pregxis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin. 9Kaj post tiu faro, ankaux ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj; 10cxi tiuj ankaux honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili sursxipigis cxion, kion ni bezonis.

11Kaj post tri monatoj ni ekveturis en sxipo Aleksandria, kiu travintris cxe la insulo; kaj gxia insigno estis la GXemeloj. 12Kaj albordigxinte cxe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn. 13Kaj de tie ni cxirkauxiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli, 14kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti cxe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojagxis al Romo. 15Kaj de tie la fratoj, auxdinte pri ni, venis al ni renkonte gxis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Pauxlo dankis Dion, kaj kuragxigxis.

16Kaj kiam ni eniris en Romon, al Pauxlo estis permesate logxi sola kun la soldato, kiu lin gardis.

17Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili:Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraux la popolo nek kontraux la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj, 18kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, cxar en mi estis nenio meritanta morton. 19Sed kiam la Judoj kontrauxparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaux mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion. 20Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, cxar pro la espero de Izrael mi portas cxi tiun katenon. 21Kaj ili diris al li:Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aux parolis pri vi ion malbonan. 22Sed ni deziras auxdi de vi, kion vi opinias; cxar pri tiu sekto ni scias, ke cxie oni kontrauxparolas al gxi.

23Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero. 24Kaj unuj kredis la parolitajxojn, kaj aliaj ne kredis. 25Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,

26dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

27CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertigxu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.

28Certigxu do al vi, ke cxi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili auxskultos. 29Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.

30Kaj li logxadis tutajn du jarojn en sia propra logxejo, kaj li akceptis cxiujn, kiuj eniris al li, 31predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.



Esperanto

Bible Hub

Acts 27
Top of Page
Top of Page