Al la romanoj 1
Esperanto
1Pauxlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio, 2kiun Li promesis antauxe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj, 3pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno, 4la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro, 5per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo, 6inter kiuj estas ankaux vi, vokitaj de Jesuo Kristo;

7al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

8Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo. 9CXar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj, 10cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio. 11CXar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj; 12tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia. 13Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj. 14Mi estas sxuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al sagxuloj kaj al senprudentuloj. 15Tial laux mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaux al vi, kiuj estas en Romo.

16CXar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la Grekoj. 17CXar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas skribite:La virtulo vivos per sia fideleco.

18CXar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontraux cxia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco; 19cxar la scio pri Dio estas elmontrita cxe ili, cxar Dio elmontris gxin al ili. 20CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; 21cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis. 22Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis, 23kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj.

24Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem; 25kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.

26Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan; 27kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto.

28Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn; 29plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj, 30kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al gepatroj, 31senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj; 32kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux konsentas al la farantoj de ili.



Esperanto

Bible Hub

Acts 28
Top of Page
Top of Page