Samuel 1 8
Esperanto
1Kiam Samuel maljunigxis, li faris siajn filojn jugxistoj de Izrael. 2La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo de lia dua filo estis Abija; ili jugxadis en Beer-SXeba. 3Sed liaj filoj ne iris laux lia vojo; ili sercxis profiton, ili prenadis subacxeton kaj jugxadis maljuste.

4Kaj kolektigxis cxiuj plejagxuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman, 5kaj diris al li:Jen vi maljunigxis, kaj viaj filoj ne iras laux via vojo; starigu do al ni regxon, por ke li jugxadu nin, kiel cxe cxiuj popoloj. 6Ne placxis la afero al Samuel, kiam ili diris:Starigu al ni regxon, por ke li jugxadu nin. Kaj Samuel ekpregxis al la Eternulo. 7Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la vocxon de la popolo en cxio, kion ili diros al vi; cxar ne vin ili forpusxis, sed Min ili forpusxis de regado super ili. 8Simile al cxiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, gxis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaux kun vi. 9Nun obeu ilian vocxon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la regxo, kiu regxos super ili.

10Kaj Samuel raportis cxiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li regxon. 11Kaj li diris:Tiaj estos la rajtoj de la regxo, kiu regxos super vi:viajn filojn li prenos por siaj cxaroj kaj por siaj cxevaloj, kaj ili kurados antaux lia cxaro; 12kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenajxojn de lia cxaro; 13kaj viajn filinojn li prenos kiel sxmirajxistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn. 14Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj. 15Kaj el viaj semitajxoj kaj vinbergxardenoj li prenos dekonajxon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj. 16Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj. 17El viaj sxafoj li prenos dekonon, kaj vi farigxos por li sklavoj. 18Tiam vi ekkrios pro via regxo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne auxskultos vin.

19Sed la popolo ne volis obei la vocxon de Samuel kaj diris:Ne, regxo estu super ni; 20kaj ni ankaux estu kiel cxiuj popoloj, kaj nia regxo jugxadu nin kaj iradu antaux ni kaj kondukadu niajn militojn. 21Kaj Samuel auxskultis cxiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo. 22Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian vocxon, kaj starigu super ili regxon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru cxiu en sian urbon.



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 7
Top of Page
Top of Page