Al la korintanoj 1 10
Esperanto
1CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron; 2kaj cxiuj baptigxis en Moseon en la nubo kaj en la maro; 3kaj cxiuj mangxis la saman spiritan mangxajxon; 4kaj cxiuj trinkis la saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. 5Tamen la plejmulto el ili ne placxis al Dio; ili ja disjxetigxis en la dezerto.

6Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis. 7Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi. 8Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. 10Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. 11Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj. 12Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. 13Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

14Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15Mi parolas kiel al sagxuloj; vi jugxu tion, kion mi diras. 16CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano. 18Rigardu Izraelon laux la karno:cxu ne estas tiuj, kiuj mangxas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19Kion do mi diras? ke idoloferitajxo estas io, aux ke idolo estas io? 20Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj. 22Aux cxu ni jxaluzigas la Sinjoron? cxu ni estas pli fortaj ol li?

23CXio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. CXio estas permesata; sed ne cxio edifas. 24Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo. 25Kion oni vendas en la bucxejo, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco; 26cxar al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas. 27Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaux vi, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco. 28Sed se iu diras al vi:CXi tio estas oferitajxo-ne mangxu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: 29konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; cxar kial mia libereco estus jugxata per alia konscienco? 30Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallauxdata pri tio, pro kio mi donas dankon?

31CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio. 32Ne metu faligilon, cxu por Judoj, aux por Grekoj, aux por la eklezio de Dio; 33tiel same, kiel mi ankaux placxas al cxiuj en cxio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili savigxu.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 9
Top of Page
Top of Page