La psalmaro 91
Esperanto
1Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.

2Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas.

3CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.

4Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso.

5Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,

6Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

7CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos.

8Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

9CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.

10Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

11CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.

12Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

13Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.

14CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon.

15Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

16Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 90
Top of Page
Top of Page