La psalmaro 88
Esperanto
1Kanto-psalmo de la orahxidoj. Al la hxorestro. Por mahxalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezrahxido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaux Vi.

2Mia pregxo venu antaux Vian vizagxon; Klinu Vian orelon al mia ploro.

3CXar mia animo trosatigxis de malbonoj Kaj mia vivo atingis SXeolon.

4Mi similigxis al la forirantoj en la tombon; Mi farigxis kiel viro sen fortoj,

5Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kusxantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

6Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.

7Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per cxiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.

8Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenajxo por ili; Mi estas ensxlosita, kaj mi ne povas eliri.

9Mia okulo mallumigxis de malgxojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, cxiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.

10CXu por mortintoj Vi faros miraklojn? CXu malvivuloj levigxos kaj gloros Vin? Sela.

11CXu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?

12CXu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?

13Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia pregxo Vin renkontas.

14Kial, ho Eternulo, Vi forpusxas mian animon? Kial Vi kasxas Vian vizagxon de mi?

15Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumigxas.

16Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.

17Ili cxirkauxas min, kiel akvo, cxiutage; Ili tute min cxirkauxsiegxas.

18Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 87
Top of Page
Top of Page