La psalmaro 30
Esperanto
1Psalmo-kanto cxe inauxguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, CXar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.

2Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.

3Ho Eternulo, Vi ellevis el SXeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.

4Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.

5CXar nur momenton dauxras Lia kolero, Sed tutan vivon dauxras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego.

6Kaj mi diris en la tempo de mia felicxo: Mi neniam falos.

7Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kasxis Vian vizagxon, mi konfuzigxis.

8Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi pregxis:

9Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? CXu gloros Vin polvo? cxu gxi auxdigos Vian veron?

10Auxskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.

11Vi anstatauxigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo,

12Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentigxu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 29
Top of Page
Top of Page