La psalmaro 29
Esperanto
1Psalmo de David. Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.

2Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Klinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo.

3La vocxo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.

4La vocxo de la Eternulo iras kun forto, La vocxo de la Eternulo iras kun majesto.

5La vocxo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.

6Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.

7La vocxo de la Eternulo elhakas fajran flamon.

8La vocxo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadesx.

9La vocxo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo cxio parolas pri Lia gloro.

10La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Regxo eterne.

11La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 28
Top of Page
Top of Page