Jesaja 7
Esperanto
1En la tempo de Ahxaz, filo de Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo, eliris Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, kontraux Jerusalemon, por militi kontraux gxi; sed ili ne povis konkeri gxin. 2Oni raportis al la domo de David, dirante:La Sirianoj starigxis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.

3Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj, 4kaj diru al li:Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuragxigxu pro la du fumantaj brulsxtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja. 5La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraux vi, kaj diras: 6Ni iru kontraux Judujon, ni malgrandigu gxin, malkovru gxin por ni, kaj ni starigu kiel regxon super gxi la filon de Tabeel. 7Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Tio ne plenumigxos, kaj tio ne estos. 8CXar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim cxesos esti popolo. 9Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

10Kaj plue diris la Eternulo:Diru al Ahxaz jene: 11Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, cxu profunde malsupre, cxu alte supre. 12Sed Ahxaz diris:Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon. 13Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion? 14Tial la Sinjoro mem donos al vi signon:jen virgulino gravedigxis, kaj sxi naskos filon, kaj sxi donos al li la nomon Emanuel. 15Buteron kaj mielon li mangxos, gxis li povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon. 16Sed antaux ol la knabo povoscios forpusxi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro gxiaj du regxoj.

17La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la regxon de Asirio.

18En tiu tago la Eternulo alvokos la musxojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria; 19kaj ili venos kaj sidigxos cxiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur cxiuj arbustoj kaj sur cxiuj pikarbetajxoj.

20En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la regxo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos ecx la barbon.

21En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du sxafojn; 22kaj pro la abundo de lakto li mangxos buteron; cxar buteron kaj lakton mangxos cxiu, kiu restos en la lando.

23En tiu tempo cxiu loko, kie estis mil vinberbrancxoj, havantaj la prezon de mil argxentaj moneroj, kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj. 24Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, cxar la tuta lando kovrigxos per dornoj kaj pikarbustoj. 25Kaj sur cxiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per piocxoj, oni ne povos supreniri pro timo antaux la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien sxafojn.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 6
Top of Page
Top of Page