Moseo 1: Genezo 7
Esperanto
1Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio. 2El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon. 3Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero. 4CXar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis. 5Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis.

6Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron. 7Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo. 8El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el cxiuj rampajxoj sur la tero, 9po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa. 10Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron. 11En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la cxielo malfermigxis. 12Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

13GXuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj SXem kaj HXam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili; 14ili, kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj, kaj cxiuj brutoj laux siaj specoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, laux siaj specoj, kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj, cxiuj birdoj, cxiuj flugilhavantoj. 15Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo. 16Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.

17Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero. 18Kaj la akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo de la akvo. 19Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la cxielo. 20Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris la montojn. 21Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj. 22CXio, kio havis en si spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis. 23Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. 24Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 6
Top of Page
Top of Page