Moseo 1: Genezo 38
Esperanto
1En tiu tempo Jehuda apartigxis for de siaj fratoj, kaj eklogxis apud iu Adulamano, kiu estis nomata HXira. 2Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata SXua, kaj li prenis sxin kaj envenis al sxi. 3Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er. 4Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Onan. 5Kaj ankoraux plue sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon SXela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam sxi naskis tiun.

6Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj sxia nomo estis Tamar. 7Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis. 8Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedzigxu kun sxi kaj naskigu idaron al via frato. 9Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elversxadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato. 10Kaj malplacxis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaux lin. 11Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, gxis grandigxos mia filo SXela. CXar li timis, ke eble li ankaux mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj eklogxis en la domo de sia patro.

12Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de SXua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoligxis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj sxafoj, li kaj lia amiko, HXira la Adulamano. 13Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn sxafojn. 14Tiam sxi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidigxis apud la pordo de Enaim, kiu trovigxas sur la vojo al Timna. CXar sxi vidis, ke SXela grandigxis kaj sxi ne estas donita al li kiel edzino. 15Kaj Jehuda sxin vidis, kaj li pensis, ke sxi estas publikulino, cxar sxi kovris sian vizagxon. 16Kaj li turnis sin al sxi cxe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. CXar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj sxi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi? 17Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed sxi diris: Donu al mi garantiajxon, gxis vi sendos. 18Kaj li diris: Kian garantiajxon mi donu al vi? SXi diris: Vian sigelilon kaj vian sxnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al sxi kaj envenis al sxi, kaj sxi gravedigxis de li. 19Kaj sxi levigxis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.

20Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiajxon el la manoj de la virino; sed li sxin ne trovis. 21Kaj li demandis la homojn de sxia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim cxe la vojo? Kaj ili diris: CXi tie ne estis publikulino. 22Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi sxin ne trovis, kaj ankaux la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino. 23Tiam Jehuda diris: SXi prenu gxin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja cxi tiun kapron, sed vi sxin ne trovis.

24Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu. 25Kiam oni sxin kondukis, sxi sendis, ke oni diru al sxia bopatro: Mi gravedigxis de la viro, al kiu apartenas cxi tio. Kaj sxi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la sxnuretoj kaj cxi tiu bastono. 26Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: SXi estas pli prava ol mi, cxar mi ne donis sxin al mia filo SXela. Kaj li sxin ne plue konis.

27Kiam sxi devis naski, montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro. 28Kaj kiam sxi estis naskanta, elsxovigxis la mano de unu infano; kaj la akusxistino prenis kaj alligis al la mano rugxan fadenon, dirante: CXi tiu eliris la unua. 29Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec. 30Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la rugxan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zerahx.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 37
Top of Page
Top of Page