Kroniko 2 11
Esperanto
1Kiam Rehxabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraux Izrael, por revenigi la regnon al Rehxabeam. 2Sed aperis vorto de la Eternulo al SXemaja, homo de Dio, dirante: 3Diru al Rehxabeam, filo de Salomono, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene: 4Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraux viaj fratoj; reiru cxiu al sia domo, cxar de Mi estas farita cxi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraux Jerobeamon.

5Rehxabeam logxis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikajxojn en la urboj de Judujo. 6Li prikonstruis Bet-Lehxemon, Etamon, Tekoan, 7Bet-Curon, Sohxon, Adulamon, 8Gaton, Maresxan, Zifon, 9Adoraimon, Lahxisxon, Azekan, 10Corean, Ajalonon, kaj HXebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen. 11Li fortigis tiujn fortikajxojn kaj starigis tie estrojn, arangxis provizejojn de mangxajxoj, oleo, kaj vino. 12Kaj en cxiu urbo li kolektis sxildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.

13La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektigxis al li el cxiuj siaj regionoj;

14la Levidoj forlasis siajn antauxurbojn kaj sian posedajxon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, cxar Jerobeam kaj liaj filoj forpusxis ilin de la pastrado al la Eternulo. 15Li starigis cxe si pastrojn por la altajxoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris. 16Post ili el cxiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj. 17Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Rehxabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; cxar ili iradis laux la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.

18Rehxabeam prenis al si kiel edzinon Mahxalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abihxail, filino de Eliab, filo de Jisxaj. 19SXi naskis al li filojn:Jeusx, SXemarja, kaj Zaham. 20Post sxi li prenis Maahxan, filinon de Absxalom; kaj sxi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj SXelomiton. 21Rehxabeam amis Maahxan, filinon de Absxalom, pli ol cxiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; cxar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn. 22Rehxabeam starigis Abijan, filon de Maahxa, kiel cxefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin regxo. 23Li agadis prudente; li dissendis cxiujn siajn filojn en cxiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en cxiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.



Esperanto

Bible Hub

2 Chronicles 10
Top of Page
Top of Page