Al la tesalonikanoj 1 2
Esperanto
1CXar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montrigxis senfrukta; 2sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. 3CXar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj gxi ne estas kun ruzo; 4sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. 5CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), 6nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo. 7Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; 8tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj.

9CXar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. 10Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj; 11kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante, 12ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

13Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas. 14CXar vi, fratoj, farigxis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; cxar tiajn samajn suferojn vi ankaux spertis cxe viaj samlandanoj, kiajn tiuj cxe la Judoj, 15kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne placxas al Dio, kaj estas kontrauxuloj al cxiuj homoj; 16ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

17Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizagxon kun multa sopiro; 18cxar ni deziris veni al vi; mi, Pauxlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano. 19CXar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de singratulado? CXu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro Jesuo Kristo cxe lia alveno? 20CXar vi estas nia gloro kaj nia gxojo.



Esperanto

Bible Hub

1 Thessalonians 1
Top of Page
Top of Page